tradukoj: be ca de fr hu pt ru vo

* -ej

I.

-ej

Sufikso montranta lokon difinitan por io aŭ karakterizatan per io: lernejo, dormejo; hundejo, bovejo; herbejo; densejo; loĝejo; kuirejo; ĉevalejo, preĝejo; devenejoZ; senakvejo [1]; komencejo, naskiĝejo; vagonara alirejo.
II.
Samsignifa memstara vortero:

ejo

malvasta ejo; mi amas la ejon de via domo [2].
Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta.

tradukoj

belorusaj

~o: памяшканьне, месца.

francaj

~o: endroit, lieu, local.

germanaj

-~: -ei [z.B. Bäckerei], -statt [z.B. Werkstatt]; ~o: Ort, Platz, Stelle, Stätte.

hungaraj

-~: -hely, -da (helyiség); ~o: hely, helyiség.

katalunaj

~o: indret, lloc.

portugalaj

-~: -aria.

rusaj

~o: помещение.

volapukaj

-~: -en.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 35:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 26:8

[^Revo] [ej.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/12/07 01:10:11 ]