tradukoj:
be de es fr hu pl pt ru
*
-em[1]
- I.
-
Sufikso montranta inklinon aŭ tendencon al io:
- 1.
-
Inklino manifestiĝanta kiel deziro aŭ volo:
laborema, manĝema;
puremaZ;
veremaZ;
muzikemaZ.
Rim.:
Kun adjektiva aŭ substantiva radiko oni povas neprigi
la volatecon anstataŭigante la sufikson em
per la sufikse uzata radiko am:
verama, gastama, glorama.
- 2.
-
Inklino ekstervola, tendenco,
kapablo fortigita per naturaj aŭ akiritaj ecoj,
kondiĉoj
probabligantaj aŭ faciligantaj koncernan agon aŭ
evoluon al
koncerna stato:
kolerema, babilema, timemaZ;
malsanema
[2];
dormemaZ, vomema;
falsema buŝoZ;
virtemaZ;
ĉastemaZ;
ŝparema, malŝparema;
dogmemaZ;
altrudiĝema, batalema;
singardemaZ;
ofendiĝema,
nekredemeco
[3];
drinkemulo
[4];
- 3.
-
Elmetita al io kio kapablas produkti indikitan efikon:
mortema,
pereema,
brulema,
erarema,
pekema,
frakasiĝema.
Rim.:
La adjektiva finaĵo a kaj la sufikso ec
donas al
la sufikso em la sencon de daŭra aŭ kutima
inklino:
kolerema;
ŝparemaZ;
nelaciĝema spiritoZ;
kiel rapidemaj bildoj de magia lanternoZ;
ŝi forpuŝadis tiujn dubojn de si kiel ion tro
altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj
fortojZ;
kredemeco.
Male la simpla substantiva finaĵo
o prefere donas al em la sencon de nedaŭra,
pasanta inklino:
senti dormemon, vomemon.
- II.
-
Vortero memstara signifanta tendencon aŭ inklinon al io:
ema
-
Prefere agonta laŭ la dirata maniero:
mi estas ema akcepti vian proponon;
mi estas ema al akcepto de via propono;
ĉu necesas ke ili (la gardistoj)
estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj
protekti la civiton?
[5].
emi
-
Esti inklina al iu agmaniero, havi tendencon evolui
kiel indikite:
mi estis laca kaj emis dormi.
la amo emas ne paroli
[6];
germanoj emas diri „ŝtrato“ anstataŭ
„strato“, „ŝporto“ anstataŭ
„sporto“, ktp
[7]
okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni
emas tuj akre reagi
[8];
la historio emas ripeti sin, ĉu
en la antikva romia epoko, ĉu en la
16a jarcento, ĉu en la 21a
[9];
tutaj grupoj de specioj emas produkti
malfekundajn hibridojn
[10];
ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso
en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel
malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda
[11].
ĉe eventuala perturbo la procezo emas
malstabiliĝi;
la merkato emas egaligi la ŝancojn.
emo
-
Tendenco, spontanea volo aŭ prefero por io:
havi emon al io;
ilia komuna emo al brutaj furiozeksplodoj
[12];
tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin
[13];
emigi
(tr)
-
Al iu faciligi, preferigi iun agon aŭ konduton:
lia sintenado emigis min al pardono.
malema
-
Ne volonta, ne inklina al io:
li maleme interparolis kun iu, silentis
dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia
propra interna mondo
[14].
tradukoj
belorusaj
~a:
схільны;
~i:
схіляцца, быць
схільным, мець
схільнасьць, імкнуцца;
~o:
схільнасьць;
~igi:
схіляць, заахвочваць;
mal~a:
нясхільны.
francaj
~a:
enclin, porté;
~i:
avoir envie (de), pencher (pour);
~o:
inclination, envie, penchant, tendance;
~igi:
engager, inciter, pousser;
mal~a:
peu enclin, réticent.
germanaj
-em I:
-freudig, -begierig, -haft;
~a:
geneigt, aufgelegt, begierig;
~i:
mögen, wollen, begierig sein auf, Lust haben;
~o:
Neigung, Begierde, Lust;
~igi:
geneigt machen, Lust machen.
hispanaj
~a:
propenso a, muy dispuesto a;
~i:
tener muchas ganas de (desear), tender a, tener inclinación a;
~o:
inclinación, tendencia, manía, debilidad (por).
hungaraj
-em I:
vmire hajlamos;
~a:
hajlandó, hajlamos, vmire hajló;
~i:
hajlik, hajlandó, hajlamos (vmire);
~o:
hajlam, hajlandóság, beállítottság, irányultság;
~igi:
kedvet csinál, hajlamosít, motivál;
mal~a:
vonakodó, kelletlen.
polaj
~a:
skłonny (do czegoś), chętny (do czegoś), skory (przest.);
~i:
być skłonnym (do
czegoś), być chętnym (do
czegoś), być skorym (do czegoś.)
(przest.), być zamiłowanym (w
czymś);
~o:
skłonność, zamiłowanie, inklinacja;
~igi:
skłaniać (do czegoś, ku
czemuś), nakłaniać (do czegoś), zachęcać (do czegoś);
mal~a:
niechętny, nieskory (przest.).
portugalaj
~a:
propenso a....
rusaj
~a:
склонный, расположенный
(к чему-л.);
~i:
быть
склонным;
~o:
склонность;
~igi:
склонить;
mal~a:
несклонный.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.3.
La Nova Testamento, Al la Romanoj 11:234.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:205.
Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a6.
T. Ujeviĉ, trad. B. Vanĉik: Fosilioj, La nica literatura revuo, 2:67.
H. Seppik: La tuta Esperanto, Unua leciono, §3a.8.
R. Rotsaert: La Dek Ordonoj de retpoŝtoMonato9.
D. Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanojMonato10.
Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj,
ĉap. 8a11.
J. Adcock, trad. D. Rogers:
De kie? Kien? Kaj kiel?12.
G. Waringhien: Paŭlo Verlaine, La nica literatura revuo, 3:313.
M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:314.
S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
[^Revo]
[em.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/01/11 19:10:09 ]