Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin:
entrepreni la tradukadon de la BiblioZ;
entrepreni ekspedicion, vojaĝonZ;
ni ne entreprenos konvinki tiun ĉi publikonZ;
entreprenema homo.
entrepreno
1.
Ago de tiu, kiu entreprenas.
2.
Entreprenitaĵo:
ĉiuj liaj entreprenoj prosperas.
3.
Firmao, kiu plenumas difinitajn taskojn.
entreprenema
Volonte, spontanee surprenanta taskon:
li estas tre entreprenema, ŝanco lin favoris
[2].
entreprenisto
Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj:
entreprenisto por masonado, domkonstruado, transportado ktp.
kunkapitala entrepreno
Komuna entrepreno de du firmaoj ― ofte diversnaciaj ― kiuj
dividas la investon kaj la profitojn aŭ malprofitojn de la
komunaĵo:
laŭ informo, Sueza Grupo jam subskribis kun Ĉinio proksimume
150 kontraktojn pri projektado kaj konstruado de akvo-traktaj
fabrikoj, starigis kun-kapitalajn entreprenojn en 16 ĉinaj urboj
[3].