tradukoj: es fr pt

-esk

-esk

(sufikso)
(malofte)
Simila al, samstila kiel: „Invit' al japanesko“ (poemaro de Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao) [1]; mi foje uzis eĉ pli matematikeskan notadmetodon [2]; la pentrarto de Chen Qi estas milda, delikata kaj fajna, kaj iom virineska [3]; la kunvenejo estis apud 5stela hotelo Grand, fama pro tradicia kaj ĉineska arkitekturo [4].

Rim.: Anstataŭ -eska oni povas uzi -eca, -simila, -stila...

tradukoj

francaj

-~: -esque (suffixe adjectival).

hispanaj

-~: -esco (sufijo adjetival).

portugalaj

-~: -esco (sufixo adjetivo).

fontoj

1. Miyamoto Masao, Ueyama Masao: Invit' al japanesko. - La Laguna: Régulo, 1971
2. C. O. Kiselman: Vortkreaj procezoj de Esperanto, Scienca Revuo, 1991, numero 42a, p. 95–109a
3. Peng De: Ksilografo Chen Qi..., 2002-06
4. R. Kheirkhah: La unuaj kursoj..., 2006-07-17

[^Revo] [esk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2008/11/07 17:30:46 ]