tradukoj:
be ca de en es fr gl hu it nl pl pt ru
*falĉ/i
*falĉi
(tr)
- 1.
-
Detranĉi herbon kaj grenon per falĉilo:
falĉi grenon;
falĉa (irareira) movado;
prifalĉi kampon.
- 2.
- (figure)
Buĉi, amase kaj rapide mortigi:
la pafado falĉis multajn rekrutojn;
la tempo falĉas la homajn vivojn.
falĉilo
-
Longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa
ligna tenilo, kaj servanta por detranĉi herbon kaj grenon;
falĉilo estas atributo de Tempo.
falĉileto
-
Malgranda falĉilo, duonronde kurba kun mane longa tenilo,
por detranĉi grenon aŭ herbon.
serpo
postfalĉaĵoZ
-
Herbo, kiu kreskas post la unua falĉo:
Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la
postfalĉaĵo
[1].
postfojno
falĉmaŝino
-
Maŝino anstataŭanta falĉilon por rapide kaj
grandakvante
falĉi rikoltojn.
krurfalĉo
-
Kapto aŭ baro de la piedo de iranto, kaŭzanta stumblon
aŭ falon:
ĉu ... la diablo ne faligus min per
krurfalĉo, por ke
mi rompu al mi la kapon?
[2]
[^Revo]
[falcx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2012/01/02 19:10:18 ]