tradukoj: be de en fr hu nl pt ru

*farm/i

*farmi

(tr)
EKONAGR
Lue preni laŭ kontrakto por difinita tempo teron, bienon por ĝin kulturi kaj uzi je sia propra risko kaj profito (farme preni). VD:ekspluati.

farmo

AGR
Farma prenado: hereda farmoZ; farmbieno; farmdomo.
Rim.: En kelkaj kunmetaĵoj de „farmo“, kiel estas ĉe „farmbieno“ kaj „farmdomo“, la ideo pri luado povas malaperi kaj restas nur la ideo pri agrokultura entrepreno.

farmanto, farmisto, farmulo

AGR
Tiu, kiu farmas bienon.

farmigi

Luigi sian bienon al farmanto (farme doni): tiam oni povus ricevi rikoltojn, kiuj sufiĉas ne nur por resemado kaj por nutri la terkulturiston kaj liajn dungitojn, sed ankaŭ por nutri la terposedantan klason, kiu mem ne prilaboras la teron sed farmigas ĝin [1]

tradukoj

anglaj

~i: lease.

belorusaj

~i: арандаваць (зямлю); ~o: арэнда (зямлі); ~anto, ~isto, ~ulo: арандатар, фэрмэр; ~igi: здаваць у арэнду (зямлю). ~bieno: фэрма.

francaj

~i: affermer; ~o: fermage; ~anto, ~isto, ~ulo: fermier; ~igi: affermer. ~bieno: ferme, exploitation agricole; ~domo: ferme.

germanaj

~i: pachten (und bewirtschaften); ~o: Pachtsache, Bauernhof, Farm; ~anto, ~isto, ~ulo: Pächter, Bewirtschafter, Bauer, Farmer. ~domo: Bauernhof (Gebäude), Farm (Gebäude).

hungaraj

~i: bérel , haszonbérletbe vesz; ~o: haszonbérlet, földbérlet, árenda, farm; ~anto, ~isto, ~ulo: haszonbérlő, földbérlő, árendás, farmer; ~igi: haszonbérletbe ad. ~bieno: farm, majorság, gazdaság.

nederlandaj

~i: pachten; ~o: pacht; ~anto, ~isto, ~ulo: pachter; ~igi: verpachten. ~bieno: pachthoeve; ~domo: pachthuis.

portugalaj

~i: arrendar.

rusaj

~i: арендовать (землю); ~o: аренда (земли); ~anto, ~isto, ~ulo: арендатор, фермер; ~igi: сдавать в аренду (землю). ~bieno: ферма.

fontoj

1. Bo Sandelin: Historio de la ekonomika pensado, Monato, n-ro 02/2001

administraj notoj

pri ~o:
  PIV1 konas alian sencon por ~o, sinonimon de ~bieno.. [MB]
  
pri ~anto, ~isto, ~ulo:
  PIV1 konas nur ~anto. Cetere eblas demandi sin, cxu
  ~isto nepre estas luanto kaj ne povas esti posedanto.
  [MB]
  

[^Revo] [farm.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2009/07/07 16:31:31 ]