tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru

forc/i [1]

forci

(tr)
[2]
1.
HOR Kultivi subvitre plantojn, donante al ili la plej bonajn kondiĉojn, por ke ili rapide kresku.
2.
Perforte ŝanĝi la kondiĉojn por pli facile povi atingi ion: sed kompreneble kaj bedaŭrinde oni ne volas trankvile ĝisatendi la naturan plenumiĝon de tiu evoluo, sed klopodas forci ĝin [3].

forcejo

HOR Vitra domo aŭ kesto kun vitra surfaco, kie oni forcas plantojn: iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo [4].

forceja efiko

EKOLFIZ Varmiĝo kaŭzita per tio, ke ŝirma substanco (ekzemple vitra fenestro) enlasas radiojn de certaj frekvencoj, kiuj kunportas varmon, sed ne ellasas la reflektitajn radiojn, kiuj havas alian frekvencon. Ĝenerale konata tiu efiko iĝis pro la varmiĝo de la tera atmosfero, kiun kaŭzas molekuloj de karbondioksido, akvo, ozono, metano kaj aliaj gasoj reflektante la infraruĝajn radiojn el la tersurfaco: metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la forceja efiko, kiu ĥaosigas la klimaton [5].

tradukoj

anglaj

~ejo: greenhouse, hothouse; ~eja efiko: greenhouse effect.

francaj

~i: forcer; ~ejo: serre; ~eja efiko: effet de serre.

germanaj

~ejo: Treibhaus, Gewächshaus; ~eja efiko: Treibhauseffekt.

hispanaj

~ejo: invernadero; ~eja efiko: efecto invernadero.

hungaraj

~i 1.: üvegházban nevel; ~i 2.: erőltet, forszíroz; ~ejo: üvegház; ~eja efiko: üvegházhatás.

nederlandaj

~i: forceren; ~ejo: serre, broeikas; ~eja efiko: broeikaseffect.

polaj

~ejo: inspekt, szklarnia; ~eja efiko: efekt szklarniowy.

portugalaj

~i 1.: cultivar em estufa; ~ejo: estufa; ~eja efiko: efeito estufa.

rusaj

~i: выращивать в тепличных условиях, ускорить созревание; ~ejo: парник, теплица, оранжерея; ~eja efiko: парниковый эффект.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
4. L. Frank Baum, trad. Donald Broadribb: Tiktoko de Oz
5. Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare, Monato, numero 07/1995

[^Revo] [forc.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2007/06/05 16:30:46 ]