tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru tp

2formal/a

formalaTEZ

1.TEZ
Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma: la reformistoj traktadas tiun principon tro formaleZ; mia demando estas nur formala, sed ne tuŝas la principon; la formalaj diskutoj ne interesas min.
2.TEZ
Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa; konforma al konveneco, al dececo: formala kontraktoB; prezenti formalan raportonZ; li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio.
3.TEZ
Farita laŭ ceremonia formo: formala vizito; poste okazis neformala festo kaj balo; formala akcepto de vizitantoj.
4.TEZ
Plenprecize esprimita, en preciza formo, plenforma, nepra: formala ordono, devo, volo; oni deziras formale vian opinion.

formalaĵoTEZ

Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon: mondumaj, juraj formalaĵoj; ŝi traserĉis la meblojn nur pro formalaĵo.

formalismoZTEZ

Tro pedanta atento kaj obeo al la formalaĵoj; formalemo.

tradukoj

anglaj

~a: formal; ~aĵo: formality; ~ismo: formalism.

belorusaj

~a: фармальны; ~aĵo: фармальнасьць; ~ismo: фармалізм.

francaj

~a: formel, catégorique, conventionnel, exprès; ~aĵo: formalité; ~ismo: formalisme.

germanaj

~a 1.: formal; ~a 2.: formal; ~a 3.: formell, förmlich; ~a 4.: formell, förmlich; ~aĵo: Formalität, Formsache; ~ismo: Formalismus.

hispanaj

~a: formal; ~aĵo: formalidad; ~ismo: formalismo.

hungaraj

~a: formális, rendes, szokásos, hivatalos; ~aĵo: formalitás, külsőség, formaság; ~ismo: formalizmus.

nederlandaj

~a: formeel; ~aĵo: formaliteit; ~ismo: formalisme.

portugalaj

~a: formal; ~aĵo: formalidade; ~ismo: formalismo.

rusaj

~a: формальный; ~aĵo: формальность; ~ismo: формализм.

tokiponaj

~a: sewi.

administraj notoj

pri ~a 1.:
      Necesas klarigi la eventualan nuancon inter cxi tiu senco
      kaj „form/ajxa“. Cetere indus enkonduki
„laux/forma“ kaj „pri/forma“
      uzataj en la difino.
      [MB]
    

[^Revo] [formal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2007/06/05 16:30:52 ]