tradukoj: be de fr hu pt ru

fosf/o

fosfo

KEM(evitinde)
Plimallongigita nomo de fosforo, uzata nur en kelkaj derivaĵoj: fosfokalcia metabolismo.
Rim.: Ĉi tiu radiko akiras ioman utilecon, nur se oni konsideras, ke la derivaĵoj de la ĥemia nomenklaturo estas ankaŭ E-aj derivaĵoj. Tiel „fosfato“ aperas kiel derivaĵo de fosfo. Eĉ PIV, kiu agnoskas tiun principon, malfacile elturniĝas kun tiu stumpigita radiko, devas enkonduki homoniman "prefikson" fosfo- kun alia senco kaj konservi amason da nederivitaj vortoj komenciĝantaj per "fosf-". Pli bone estas ignori la radikon fosf kaj konsideri, ke temas nur pri komuna elemento de pluraj radikoj rilatantaj al fosforo.

tradukoj

belorusaj

~o: фосфар.

francaj

~o: phosphore. ~okalcia: phosphocalcique.

germanaj

~o: Phos-.

hungaraj

~o: foszfo-, foszfor-.

portugalaj

~o: fosf(a)-.

rusaj

~o: фосфор.

[^Revo] [fosf.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2007/06/05 16:31:28 ]