tradukoj: fr nl pt ru

*ge-

I.
Prefikso montranta kuneston de ambaŭ seksoj:
patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj; [1]; geedzoj (edzo kaj edzino); gefratoj (frato kaj fratino aŭ fratoj kaj fratinoj); ili amas sin gefrate; gesinjoroj (sinjoro kaj sinjorino aŭ sinjoroj kaj sinjorinoj); gemastroj.

Rim.: Laŭ sia tradicia senco, ge- implicas pluron kaj normale la substantivoj per ĝi formitaj aperas en plurnombro. En Esperanto mankas rimedo por oportune fari vortojn seksblindajn el vortoj seksindikaj (precipe tio koncernas la parencvortojn kiel patro, edzo, frato). Ĉar por la moderna socio tiu sekse neŭtrala senco (patro patrino) estas pli aktuala ol la tradicia miksseksa (patro kaj patrino), oni nemalofte vidas provojn apliki ge- por neŭtraligi la seksindikon (kaj tiam uzi la derivaĵojn ankaŭ ununombre: gepatro ). Oni ne ĉiam konscias, ke en iuj situacioj rezultas senco kontraŭa ol la tradicia; ekz-e laŭ PMEG, gepatra decido estas decido de ambaŭ gepatroj, dum en la neŭtraliga interpreto ĝi povas esti decido nur de unu el ili; simile pri amo gea kaj geja . Teorie en multaj okazoj eblus esprimi la mankantan sencon netraŭligante la implican pluron de ge- kaj la kuneston de ambaŭ seksoj per la elekta sufikso -an: gepatrano (iu el la gepatroj) , geedzano (iu el la geedzoj) ktp. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Oni foje trovas ununombran uzon de „ge-“ por indiki (ŝerce) la necertecon pri ies sekso, ekz-e geknabo (knabo, kiun oni povas preni por ino), aŭ por elturniĝi tradukante sekse neŭtralan terminon el nacia lingvo, kaj la plej tipa ekzemplo estas gepatro (patro aŭ patrino), dum oni ne uzas gefrato, geonklo, genepo... Ĉiuokaze tiaj uzoj, kvankam ili povas aperi trafaj kaj konformaj al iu nuntempe moda ideologio, estas nelogikaj kaj evitindaj. Ja se oni akceptus konsideri ilin normalaj, necesus konsenti ankaŭ pri tio, ke la plurnombraj vortoj geknaboj, gepatroj povas havi du sencojn: unue „pluraj personoj de nedifinita sekso“ (do eventuale nur viroj aŭ nur virinoj) kaj, due, „personoj el ambaŭ seksoj“. Ne eblas enlasi en la lingvon tian neprecizecon, tiom pli, ke la Fundamento klare difinas la sencon de ĉi tiu prefikso. [MB]
II.
Samsignifa vortero:

gea

Rilata al kunesto de ambaŭ seksoj: gea ĥoro, lernejo; paroj geaj kaj gejaj.

geiĝi

Pariĝi.

geiĝo

Pariĝo.

geigi

1.
Parigi.
2.
Fari kompanion, aranĝon ktp gea, miksseksa: geigi instruadon en lernejo; endas geigi tiun teamon.

tradukoj

francaj

~a: mixte; ~iĝi: s'apparier; ~iĝo: appariement; ~igi 1.: apparier.

nederlandaj

~a: gemengd; ~iĝi: een paar worden; ~iĝo: het paren; ~igi 1.: koppelen.

portugalaj

~a: misto.

rusaj

~a: разнополый; ~iĝi: спариваться; ~iĝo: спаривание; ~igi 1.: спаривать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36

administraj notoj

pri ~iĝi:
      Mi sxangxis la difinon de „sekskunigxi“ al „parigxi“
      konforme al PIV1. Cetere „sekskunigxi“ ekzistas nur
      kiel ekz sub „sekso“. Indus krei apartan drv.
      [MB]
    

[^Revo] [ge.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2007/04/28 16:30:47 ]