tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru sv tr
Tuto de la proksimume samaĝaj homoj vivantaj dum la sama
tempoperiodo kalkulata laŭ la mezkvanta daŭro de la tiama
homa vivo:
la nuntempa generacio malamas la militonB;
[Esperanto] travivis jam tutan homan generacion
[2];
kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio
[3];
oni kalkulas proksimume kvin generaciojn en unu jarcento;
ĉar riĉeco ne daŭras eterne, kaj krono ne restas
por ĉiuj generacioj
[4];
liaj heroaj faroj transrakontiĝas de generacio al generacio.
Tuto de samepokaj, samteĥnikaj iloj,
kontraste al antaŭaj pli krudaj,
aŭ al postaj pli povaj:
la triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese
farita
[5];
post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon
kaj liveris kompostilojn de la dua generacio
[6].