tradukoj: fr pt

Gravet/o

Graveto

PRA Prahistoria kulturepoko, parto de eŭropa paleolitiko (27000 a.K. – 20000 a.K.): la malgrandeco de la pintoj trovitaj el la Graveto-epoko supozigas, ke arkoj ekzistis jam antaŭ almenaŭ 20.000 jaroj [1].

Rim.: Laŭ franca vilaĝo Gravette [gravet]. Alia esperantigo: Gravetio [2]: ĝi respondas al du malsimilaj periodoj pri homa aktivado: Gravetio kaj Aŭrignacio [3].

tradukoj

francaj

~o: Gravettien (subst., époque).

portugalaj

~o: Gravetiano.

fontoj

1. Vikipedio, artikolo „arko (armilo)“, 2008-03-17
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
3. Vikipedio, artikolo „groto Chauvet“, 2008-01-17

[^Revo] [gravet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2008/04/16 16:30:17 ]