tradukoj: de en es fr hu nl pt ru tp

*gum/o

*gumoTEZ

KEM
Glua suko el iaj arboj, kiun oni uzas por glui, apreturi, briligi, aŭ kiel dolĉigaĵon en bombonoj, pasteloj, kc: araba, elasta gumo; lakgumo; skrapgumo (gumo preparita por forfroti krajonajn aŭ inkajn strekojn). VD:kaŭĉuko, rezino, siropo.

gumi

(tr)
Ŝmiri aŭ densigi per gumo: gumi poŝtmarkon, trinkaĵon.

maĉgumo

Substanco, ofte dolĉigita, kiun homoj maĉas: ili ĵetas ĉokoladon kaj bonbonojn kaj maĉgumojn [1].

tradukoj

anglaj

~o: gum; ~i: smear (with gum). skrap~o: eraser.

francaj

~o: gomme; ~i: gommer. skrap~o: gomme.

germanaj

~o: Gummi, Rohgummi, Gummiharz; ~i: gummieren.

hispanaj

~o: goma; ~i: engomar; maĉ~o: chicle.

hungaraj

~o: gumi, gumimézga; ~i: enyvez, enyvvel kever, gumiz, impregnál, gumíroz. skrap~o: radír, törlőgumi.

nederlandaj

~o: gom; ~i: gommen; maĉ~o: kauwgom. skrap~o: gum, gom, vlakgom, stuf.

portugalaj

~o: goma.

rusaj

~o: резина, камедь, гумми.

tokiponaj

~o: ko.

fontoj

1. Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 20

[^Revo] [gum.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2012/05/06 17:10:15 ]