tradukoj: cs de en es fr hu nl pt ru

*gust/o

*gusto

1.
Eco de ia substanco (manĝaĵo aŭ trinkaĵo), kiu kaŭzas agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj la palato: gusto de viando, fumo; sala, sukera, malplaĉa gusto; fremda manĝo havas bonan guston [1].
2.
Kapablo ricevi de ia substanco agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon per la lango kaj la palato: li havas bonan, delikatan, difektitan guston; oni neniam povas fidi lian guston, ĉar li troŝatas la salaĵojn; la organo de la gusto.
3.
(figure) Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke la homoj trovas plaĉon aŭ malplaĉon en io aŭ iu; karakteriza ŝatmaniero: kiom da homoj, tiom da gustoj [2]; ĉiu havas sian propran guston [3]; pri gustoj oni disputi ne devas [4]; tio estas demando de gustoZ; ŝati aŭ ne ŝati teatron estas afero de gusto; agi laŭ persona gusto; esti laŭ la gusto de iuZ (plaĉi al).
4.
(figure) Sagaca kaj ĝusta sento pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko; bongusto, belgusto: lia kritikado montras seneraran guston; oni povas distingi la naturan kaj la akiritan gustojn.

gusti

(ntr)
1.
(io) Kaŭzi agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj palato: tiu manĝaĵo bone, abomeninde, acide gustas.
2.
(io)(figure) Esti agrabla aŭ malagrabla; kaŭzi plaĉon aŭ malplaĉon: post longa laboro bone gustas la dormo; en malsano malbone gustas la plej karaj okupiĝoj.

gustigi

1.
Doni guston al manĝaĵo; spici: bona saŭco gustigas fiŝon; malsato plej bone gustigas la manĝon [5].
2.
(figure) Igi agrabla: tiu pruvo gustigis al li la sportojn.

gustumi

(tr)
1.
Intence esplori, provi guston de io: gustumi manĝon, vinon.
2.
(figure) Ĝui aŭ sperti ion: gustumi plezuron, maldolĉon; vi volis gustumi nobeleconZ.

antaŭgusto

Anticipe imagita gusto: (figure) la tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj [6].

bongusta

1.
(io) Agrabla por la palato aŭ la spirito: bongusta viando, vesto, meblaro, dramo.
2.
(iu) Posedanta estetikan guston: bongusta kritikisto.

postgusto

[7]
Gusto, ofte malagrabla, kiu aperas post manĝo aŭ trinko: (figure) kun amara postgusto li rememoris pri knabino, tiel anĝeleca [...] ke li metus por ŝi sian manon en la fajron [8].

sengusta

1.
(io) Indiferenta por la palato aŭ la spirito; senkaraktera, seninteresa: sengusta manĝo; azoto estas senkolora, senodora kaj sengusta gaso; sengusta ŝerco, laŭdo, poemo.
2.
(iu) Ne posedanta estetikan guston.

vingustumisto

Profesia spertulo, komisiita por ekprovi la guston kaj kvaliton de la vinoj: bona vingustumisto rekonas la originan landon je la unua sorbo, la grundon je la dua kaj la jaron je la tria.

tradukoj

anglaj

~o: taste.

ĉeĥaj

~o: chuť.

francaj

~o: goût; ~i: avoir du goût, délecter; ~igi: donner du goût, assaisonner, relever; ~umi: goûter, déguster; antaŭ~o: avant-goût; bon~a 1.: bon; bon~a 2.: de bon goût; post~o: arrière-goût; sen~a: sans goût, insipide, vulgaire; vin~umisto: dégustateur.

germanaj

~o: Geschmack; ~i: schmecken; ~umi: kosten; antaŭ~o: Vorgeschmack; bon~a 2.: geschmackvoll; post~o: Nachgeschmack; sen~a: geschmacklos; vin~umisto: Weinverkoster.

hispanaj

~o 1.: sabor; ~o: gusto; ~i: gustar; ~umi: saborear.

hungaraj

~o 1.: íz; ~o 2.: ízlelőképesség; ~o 3.: ízlés; ~o 4.: szépérzék; ~i 1.: íze van; ~i 2.: ízlik; ~igi 1.: ízesít, megízesít, ízletessé tesz; ~igi 2.: megkedveltet; ~umi: megízlel; bon~a 1.: jóízű, ízletes; bon~a 2.: jó ízlésű; post~o: utóíz, szájíz; sen~a 1.: ízetlen; sen~a 2.: ízléstelen; vin~umisto: borkóstoló. fremda manĝo havas bonan ~on: szomszéd asszony levesének sokkal jobb az íze; kiom da homoj, tiom da ~oj: az ízlések és pofonok különbözők; ĉiu havas sian propran ~on: mindenkinek megvan a maga ízlése; pri ~oj oni disputi ne devas: az ízlésekről nem lehet vitatkozni.

nederlandaj

~o: smaak; ~i: smaken; ~igi: doen smaken; ~umi: proeven; antaŭ~o: voorsmaak; bon~a 1.: lekker, smakelijk; bon~a 2.: smaakvol; post~o: nasmaak, afdronk; sen~a: smaakloos; vin~umisto: wijnproever. pri ~oj oni disputi ne devas: over smaken valt niet te twisten.

portugalaj

~o: gosto, sabor; ~umi: provar, saborear; bon~a 1.: saboroso; bon~a 2.: de bom gosto (pessoa); sen~a 1.: insípido, insulso; vin~umisto: degustador, provador.

rusaj

~o: вкус; ~i: иметь вкус (чего-л., как что-л.); ~igi: придавать вкус; ~umi: пробовать на вкус, отведать, дегустировать; antaŭ~o: предвкушение; bon~a 1.: вкусный; bon~a 2.: с хорошим вкусом; post~o: привкус, послевкусие; sen~a: безвкусный; vin~umisto: дегустатор.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 23

[^Revo] [gust.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2007/05/28 16:30:39 ]