tradukoj: bg ca de en es fr hu nl pt ru sv

*gut/o [1]

*gutoTEZ

1.
Globeto, malgranda ero, kiu defluas el fluaĵo: guto de pluvo, de sango, de ŝvito; guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan[2]; ŝviti per dikaj gutoj; verŝi guton post guto.
2.
Malgranda kvanto da fluaĵo: guto da vino, da akvo, da veneno; restas ankoraŭ kelkaj gutoj en la fundo de la glaso; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus[3]; maro estas nur gutaroZ.
3.
(figure) Iometo da io abstrakta: la publiko ne faras al si la demandon ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj [4]; pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝo[5].

gut

(sonimito)
Sono de fala guto trafanta surfacon: Gut... gut... gut... gut...! Pluveroj, kiuj sinkas... [6].

gutiTEZ

(ntr)
Deflui, fali pogute: de la rozfolioj ankoraŭ gutas roso; larmoj gutis de ŝiaj vangoj; ne gutas mielo el la ĉielo (neniu akiro sen laboro)[7]; subite ekgutis pluvo; pluvo tragutas tra la tegmento; malpacema virino estas kiel konstanta gutado [8] VD:ŝviti.

gutigi

Faligi gutojn, verŝi pogute: la folioj post la pluvo gutigas la akvon per milkoloraj perloj.

gute, pogute

Guto post guto, iom post iom malrapide: verŝi pogute; feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue[9].

deguti

(ntr)
Fali gutante: unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la blanka ĉefplumo [de la anĝela flugilo] [10]; li per unu mano kaptis la oleon degutantan de la pano [11]; (figure) kiam li respondis, malŝato kaj malaprobo kvazaŭ degutis el liaj vortoj [12].

tradukoj

anglaj

~i: drop.

bulgaraj

~o: капка; ~i: капя.

francaj

~o: goutte; ~: glip, glop (son de goutte); ~i: goutter, dégoutter; ~igi: égoutter, verser goutte à goutte; ~e, : goutte à goutte; de~i: goutter, dégoutter, couler.

germanaj

~o: Tropfen; ~i: tropfen; ~e, : tropfenweise; de~i: herunter tropfen.

hispanaj

~o: gota; ~i: gotear; ~e, : gota a gota.

hungaraj

~o: csepp; ~i: csepeg; ~igi: csepegtet; ~e, : cseppenként, apránként; de~i: lecsepeg. sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: cseppből lesz a tenger; ne ~as mielo el la ĉielo: nem hullik manna az égből.

katalunaj

~o: gota; ~: xip-xap; ~i: degotar, gotejar; ~igi: destil·lar; ~e, : de gota en gota, de mica en mica; de~i: degotar. sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: tota pedra fa paret; ne ~as mielo el la ĉielo: les garrofes no cauen del cel.

nederlandaj

~o: druppel; ~i: druppelen; ~igi: doen druppen; ~e, : druppelsgewijs.

portugalaj

~o: gota, pingo; ~i: gotejar, pingar; ~igi: pingar; ~e, : gota a gota.

rusaj

~o: капля; ~i: капать (падать каплями); ~igi: капать (ронять капли); ~e, : по капле.

svedaj

~o: droppe; ~i: droppa.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. K. Piĉ: La Lasta Larmo, La Bermuda triangulo, 1989
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:13
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. H. C. Andersen, trad. K. Knopf: Malica princo, Dansk Esperanto-Blad, 1942-11
11. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
12. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998-01

[^Revo] [gut.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/12/07 12:10:08 ]