tradukoj:
be bg br de el en es fr hu it nl pl pt ru tr
*hepat/o
*hepato

-
Granda glando, kiu produktas galon kaj glukozon:
ĉe la homo la hepato troviĝas en la supera parto de
la dekstra flanko de la abdomeno;
oleo el hepato de moruo.
hepataĵo

-
Hepato de iuj bestoj uzata kiel nutraĵo:
hepataĵo de bovido;
grashepataĵo
(hepato de ansero aŭ anaso, tre grasigita per speciala
nutraĵo kaj plena senmoveco);
pasteĉo de grashepataĵo.
[^Revo]
[hepat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2009/09/05 16:31:19 ]