tradukoj:
it pl
Herakl/o
Heraklo
-
Greklingve
Ήρακλέης.
La plej grava helena heroo, konata pro la superhoma forto. Li estas
filo de Alkmena kaj de la dio
Zeŭso, sed lia homa patro
estas Amfitriono. Lia origina nomo estis Alcide (patronomo el la avo
Alceo) aŭ simple Alceo (kiu signifas fortulo), sed, kiam pro
puno la juna heroo eklaboris kiel servisto ĉe Eristeo, Apolono
donis al li novan nomon (Heraklo signifas „gloro de
Hero“), por antaŭe evidentigi la finan sukceson pri
la venontaj dekdu taskoj. Laŭ la tradicio, li kreis la
olimpiajn ludojn, li partoprenis al la dia batalo kontraŭ la
Gigantoj kaj al la ekspedicio de la Argonaŭtoj kaj li
direktis la unuan militon kontraŭ Trojo.
Vidu ankaŭ latindevenan vorton
Herkulo.
Heraklidoj
-
Patronomo kiu inkludas ĝenerale ĉiujn idojn de
Heraklo, sed ĝi indikas specife la gefilojn kaj la idaron
devenantan de la edziĝo kun Dejaniro.
tradukoj
italaj
~o:
Eracle;
~idoj:
Eraclidi.
polaj
~o:
Herakles.
[^Revo]
[herakl1.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.4 2011/07/18 22:10:11 ]