tradukoj: da de en fr hu it nl pl pt ru

hopZ

hop

Interjekcio por inviti al salto.

hopi

(ntr)
Salti per unu piedo: li „eskapis“, tio estas, li hopis per unu piedo kaj trenis la alian post si kaj eliris [1]; la kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun ĝi hopis reen sur la kamenon, de tie, disŝirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj [2].

hopludo

SPO Lameta ludo, kie oni desegnas kvadratojn sur la planko per kreto kaj devas salteti per unu gambo en ĉiuj kvadratoj sen tuŝi la liniojn. Ankaŭ konata kiel "paradizludo" kaj "mareto". En la dana nomiĝas "hinke-leg", kies rekta traduko estas "salteta ludo". En PIV2002 estas "hopludo", "paradizludo" kaj "mareto". Mi ŝatus scii kion vorton vi kutime uzas en via familio? [3]

tradukoj

anglaj

~: hop to it, jump.

danaj

~ludo : hinke-leg.

francaj

~: hop.

germanaj

~: hopp; ~i : hopsen.

hungaraj

~: hopp.

italaj

~: hop; ~i : saltellare (con un piede); ~ludo : pampano (gioco), settimana (gioco), campana (gioco).

nederlandaj

~: hop; ~i : hinkelen, hinken, huppelen; ~ludo : hinkelspel.

polaj

~: hop, hej, hop; ~ludo : gra w klasy.

portugalaj

~: upa.

rusaj

~: гоп, оп.

fontoj

1. Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi, p. 332
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita
3. Jacob Nordfalk kaj Navaraj Budha: Traduko de la filmo "Mejzi Ludtempo"al Esperanto , ĉ. 1.2.1 Saltludo

[^Revo] [hop.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/09/19 16:30:46 ]