tradukoj:
en fr hu it
hospic/o [1]
hospico
- 1.
-
Loko, kie oni flegas homojn kun nekuracebla aŭ longedaŭra
malsano,
orfojn, malriĉulojn, mortontojn:
tiu hospico prizorgas aidosulojn inkluzive de pli ol cent
georfoj, de la infanaĝo ĝis adolesko kaj tro multe da ili
finfine mortas ĉi-tie
[2];
se iu konfidas sian maljunan patron au patrinon al hospico, li
sentas premon de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona
filo
[3].
- 2.
-
Fondaĵo ordinare religia, kiu gastigas vojaĝantojn:
vi tranoktas en kibuco aŭ en urba hotelo, en gastejo aŭ en
hospico
[4].
karavanejo
tradukoj
anglaj
~o:
hospice.
francaj
~o:
hospice.
hungaraj
~o 1.:
ápolási otthon, menhely, szeretetház;
~o 2.:
zarándokszállás.
italaj
~o:
ospizio.
[^Revo]
[hospic.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.4 2010/01/14 18:27:25 ]