tradukoj: fr pt

husum/o [1]

husumo

ARKI Ŝovvando el malpeza materialo, funkcianta kiel pordo, kutima aranĝaĵo de japanaj loĝejoj: ... erodita surfaco de tatamoj kaj latuna klinko ĉe husumo, ĉio donis impreson kutiman al tiaspeca gastejo [2]; tiam oni aŭdis bruon malfermi pordon kaj husumon, kaj ankaŭ krion [3].

tradukoj

francaj

~o: fusuma (paroi coulissante).

portugalaj

~o: fusuma.

fontoj

1. T. Nakamura: Enciklopedieto japana
2. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
3. Aoyama T.: La Anstataŭanto-Jamao, 2002-05-27

[^Revo] [husum.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2007/06/22 17:24:52 ]