tradukoj: be de fr hu nl pl pt ro ru

*iam

*iam

Adverbo, signifanta:
1.
en ia tute ne difinita tempo: ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam (iam ajn) [1]; se mi vin iam portis en la koro, vivuZ; el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej bravaZ; tiun sinjoron mi vidis iam ajn; iam kaj iam (de tempo al tempo).
2.
En ia pasinta tempo: iam ni havis reĝon; iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi.
3.
En ia venonta tempo: kio vivas, necese devas iam mortiZ; mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos; atingu min morto, se iam eĉ la ombro de sopiro povos min tiri al alia viroZ; iam poste venos la venkoZ; iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam.

Rim. 1: Kiam en la propozicio estas jam ia nea vorto, iam, laŭ la 12-a regulo de la gramatiko, anstataŭas neniam, sed gardas ties sencon: li al neniu helpis iam; neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo [2]; mi ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis iamZ.
Rim. 2: Ĉar iam havas egale estintan kaj estontan sencon, tiu adverbo povas en kelkaj okazoj esti dubasenca. Por forigi tiun konfuzon, oni povas, laŭ la okazo, aldoni al iam la adverbojn antaŭeposte. Tamen en plej multaj okazoj la tempo de la verbo sufiĉas por forigi ĉian dubon.

iama

Iam estinta: iama oficiro (eksoficiro); iamaj bestoj, de longe malaperintaj.
Rim.: Kvankam iama povas teorie havi ankaŭ la sencon iam estonte, ĝi tamen estas, pro praktika oportuneco, efektive uzata nur parolante pri pasinteco.

tradukoj

belorusaj

~: калісьці, калі-небудзь; ~a: былы, колішні.

francaj

~: jamais, un jour, jadis; ~a: ancien, du passé.

germanaj

~ 1.: irgendwann; ~ 2.: einst; ~ 3.: irgendwann; ~a: einstig, gewesen.

hungaraj

~ 1.: valamikor; ~ 2.: egykor; ~ 3.: valamikor; ~a: valamikori, egykori.

nederlandaj

~: ooit; ~a: voormalig.

polaj

~: kiedyś; ~a: zamierzchły.

portugalaj

~: um dia, uma vez, outrora; ~a: de outrora.

rumanaj

~: cândva.

rusaj

~: когда-то, когда-нибудь; ~a: бывший, когда-то бывший.

fontoj

1. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo

[^Revo] [iam.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2006/02/27 17:35:54 ]