tradukoj: pt

-iĉ

I.

-iĉ

Neoficiala sufikso markanta ĉe la vivuloj la sekson organizitan por demeti en aliseksan animalon la semon de ido: pozas loze kaj ripoze doktoro zita zorn [1]; ĉu kato ofte vizitas la idojn? [2]; juvelo kaj belulo plaĉas al ŝi [3]; instruisto [4].
Rim.: Ĉi sufikso neniam uzeblas kun viraj radikoj (patro, sinjoro, edzo k.a.), nur kun la neŭtralaj radikoj. Preferinde uzu la fundamentan vir- (virkato) anstataŭ -iĉ (katiĉo), kaj neniam uzu neŭtralajn radikojn (sen vir- aŭ -iĉ) kvazaŭ viraj radikoj, tia uzado virigas ilin kaj kreas konfuzon. La sekse neŭtralaj radikoj estas: ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj (besto, birdo, insekto, fiŝo, homo, persono, infano k.a.); la sufiksoj: -ul, -ist, -an, -estr kaj -id; participoj kun O-finaĵo (-anto, -into, -onto, -ato, -ito, -oto); ĉiuj bestospecioj (kato, leono, ĉevalo, zebro, hundo, lupo, koko, ansero, pasero, ezoko, formiko, araneo, muŝo k.a.); diversaj ne-familiaj homaj rilatoj (amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, ĉefo, kamarado k.a.); ktp. Legu artikolon Seksa signifo de O-vortoj [5] de Bertilo Wennergren.
II.
Samsignifa vortero uzata memstare:

iĉo

(neologismo)
Vivulo de sekso kapabla demeti en aliseksan animalon la semon de ido: aĉa o ... [6]; jes respondas la o [7].

tradukoj

portugalaj

-~: -macho.

fontoj

1. Georgo Kamaĉo: Sur la linio, Bero, jaro 1991a, Venecio 1944, p. 18a
2. Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, jaro 2005a, ĉapitro 9a, p. 31a En la domo de Marcelo
3. Crayon Shin-chan, Vikipedio
4. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Suffixes
5. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Seksa signifo de O-vortoj
6. Georgo Kamaĉo: Sur la linio, Bero, jaro 1991a, Antaŭtagmeze, p. 8a
7. Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, jaro 2005a, ĉapitro 3a, p. 7a Novaj lernantoj

[^Revo] [icx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2008/07/18 13:15:01 ]