tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru sv

impotent/a Z

impotentaTEZ

1.
MED (Pri viro:) daŭre nekapabla je seksumo pro manko de peniserekto aŭ de spermelĵeto: „Espereble li ne estas impotenta“, ŝi diris al si, „estus tro domaĝe ĉe tia bela besto.“ [1]
2.
(figure) Nekapabla ion krei, senfrukta: la luksa universitato ne instruas junularon, kiel superi mizeron, radikala intelektularo estas impotenta ... [2].

impotenteco

MED
La seksa misfunkcio ĉe viro impotenta: la impotenteco estas motivo por eksedziĝo.

impotentulo

MED
Viro impotenta: viro, kiu tion ne komprenas, estas aŭ nepra stultulo aŭ nenionkapabla impotentulo [3].

tradukoj

anglaj

~a: impotent.

belorusaj

~a: імпатэнтны.

francaj

~a: impuissant.

germanaj

~a: impotent.

hispanaj

~a: impotente.

hungaraj

~a: impotens.

nederlandaj

~a: impotent.

portugalaj

~a: impotente.

rusaj

~a: импотентный; ~eco: импотенция; ~ulo: импотент.

svedaj

~a: impotent.

fontoj

1. Johán BALANO: Ĉu ŝi mortu tra-fike?
2. I. Ilf, E. Petrov, tr. V. Okc: Unuetaĝa Usono, Ĉap. 17a
3. Vinař: La skandalo pro Jozefo

[^Revo] [impote.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2011/05/03 04:10:08 ]