tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

4indiĝen/o

indiĝeno

Landano, kiu devenas de la praloĝantoj de la lando: ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi [1]; ili trovis la arkipelagon, okupitan de la indiĝenoj Selkam, Alkaluf, Yamanoj kaj Nakenk – nomadoj kaj boatistoj [2].

indiĝena

Propra al la indiĝenoj, al ties kulturo, moroj: malserene silentis la indiĝenaj gastoj [3]; Sameoj estas indiĝena popolo de nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio [4].

tradukoj

anglaj

~o: indigenous person, aborigene, autochthon; ~a: indigenous, aboriginal.

belorusaj

~o: тубылец, абарыген, карэнны жыхар; ~a: тубыльны, абарыгенны, мясцовы, карэнны, спрадвечны.

francaj

~o: aborigène, autochtone, indigène; ~a: aborigène, autochtone, indigène.

germanaj

~o: Ureinwohner.

hispanaj

~o: indígena; ~a: indígena.

hungaraj

~o: bennszülött, őslakos; ~a: bennszülött, őshonos.

nederlandaj

~o: autochtoon, inboorling; ~a: inheems.

portugalaj

~o: indígena (pessoa); ~a: indígena (adj.).

rusaj

~o: коренной житель, туземец, абориген; ~a: местный, исконный, коренной, туземный, аборигенный.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:26
2. José de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, tria skizo el la ĉukĉa vivo, la eŭrope edukita homo
4. Bård Hekland: Tero kaj akvo, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 7a

[^Revo] [indigx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/08/03 16:31:24 ]