tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pt ru
1individu/o [1]
individuo
- 1.
-
Ĉiu viva estaĵo, homa, besta aŭ
vegetaĵa, rigardata kiel
unuo aparte de sia speco aŭ grupo:
abelujo enhavas grandan nombron da individuoj, ordigitaj laŭ
tri seksoj;
nacio ne konsistas el individuoj, sed el familioj.
- 2.
-
Persono ne konata aŭ ne nomata (ofte kun fia senco):
jen stranga individuo;
ĉu vi konas tiun individuon?
individua
-
Propra al individuo, persona, aparta:
individua opinio, gusto, laboro;
la individua libereco estas garantiita al ĉiuj
regnanoj;
bona instruado ofte bezonas esti individua;
la artikolo montras, ke ni parolas pri objekto individue
difinitaZ.
individueco
-
Eco, kiu karakterizas individuon:
tiu homo havas sian propran individuecon.
individuismo
-
Doktrino, laŭ kiu ĉiu homo devas agi kaj vivi por propra,
individua celo, sendepende de aliaj homoj kaj konsenti al la
sociaj necesoj kaj al kunagado nur laŭ propra
decido.
individuisto
-
Partiano de individuismo, individuismano.
tradukoj
anglaj
~o:
individual;
~a:
individual;
~eco:
individuality;
~ismo:
individualism;
~isto:
individualist.
belorusaj
~o:
індывід, індывідуум, асоба, асобіна;
~a:
індывідуальны, асабісты, пэрсанальны;
~eco:
індывідуальнасьць;
~ismo:
індывідуалізм;
~isto:
індывідуаліст.
francaj
~o:
individu;
~a:
individuel;
~eco:
individualité;
~ismo:
individualisme;
~isto:
individualiste.
germanaj
~o:
Individuum;
~a:
individuell;
~eco:
Individualität;
~ismo:
Individualismus;
~isto:
Individualist.
hispanaj
~o:
individuo;
~a:
individual;
~eco:
individualidad;
~ismo:
individualismo;
~isto:
individualista.
hungaraj
~o 1.:
egyed;
~o 2.:
egyén, individuum;
~a:
egyedi, egyéni, individuális;
~eco:
egyéniség;
~ismo:
individualizmus;
~isto:
individualista.
katalunaj
~o:
individu;
~a:
individual;
~eco:
individualitat, individuïtat;
~ismo:
individualisme;
~isto:
individualista.
nederlandaj
~o:
individu;
~a:
individueel;
~eco:
individualiteit;
~ismo:
individualisme;
~isto:
individualist.
portugalaj
~o:
indivíduo;
~a:
individual;
~eco:
individualidade;
~ismo:
individualismo;
~isto:
individualista.
rusaj
~o:
индивид, индивидуум, личность, особь;
~a:
индивидуальный, личный;
~eco:
индивидуальность;
~ismo:
индивидуализм;
~isto:
индивидуалист.
[^Revo]
[indivi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2011/12/05 14:10:22 ]