En antikvaj religioj, regno de la mortintoj, ofte prezentata
kiel senĝoja subtera loko:
je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras
[1];
Vergilio rakontas pri vizito de Eneo en la inferon;
en tiuj tagoj, inter la 1a kaj 11a de Nisano,
okazis granda festo: Marduko (...) revenis el
Infero kaj venkis la perfidulon Ereo
[2].
Rim.:
Zamenhof uzis en sia biblia traduko la universalan vorton
„infero“ por traduki la hebrean Ŝeol' (ekz-e en
Nombroj 6:30); sed la viktorianajn reaktistojn tio ŝokis, kaj
ili anstataŭigis ĝin per sentraduka hebreaĵo (dum en la
Nova
Testamento ili esprimas la samon per la greka speco de
infero1,
Hadeso). Rezulte la
Londona Biblio tute ne uzas la vorton infero!
[Sergio Pokrovskij]
2.
Loko kie regas la diablo kaj kie kondamnitaj animoj suferas
(eternan) punon (kontraste al la ĉielo aŭ paradizo):
li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas
ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la
inferon, kie ili devas eterne bruli
[3];
li ... venis fine al granda nigra pordego; ĝi
estis la
pordego de la infero
[4];
(frazaĵo)
iru en la inferon (ne plu incitu min)
kun viaj pruvojZ!
3.
(figure)
Loko, situacio, en kiu oni forte suferas (laŭ la senco
infero2):
Nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranĝos por vi
via edzino, estu via puno
[5];
en tiu domo, vivo estas infero.
infera
1.
Rilata al infero:
la inferaj turmentoj;
la inferaj pordegoj.
2.
(figure)
Havanta la malbonegecon de la infero; multsuferiga:
infera karaktero, krueleco, malico, bruoZ;
tio postulas inferan paciencon kaj senĉesan
ekzerciĝadon
[6].