tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru
Grado de juĝa povo:
tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco;
konduki aferon ĝis la plej alta instanco;
lastinstance;
(figure)
kaj lastinstance mi atutas
[1].

Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon:
la magistrato kaj ĉiuj publikaj instancoj de la urbo akcelas
la entreprenon;
niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie;
la publika opinio estas la lasta instanco en politiko;
transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi.