tradukoj: be bg cs de es fi fr he hu it nl pl pt ro ru sk sv vo

*jam

*jam

Adverbo signifanta:
1.
Depost nun; ekde nun; senplie; senalie; sen plua atendo: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vianZ; jam estas tempo iri domen [1]; ni iras al nia celo jam kun plena trankvilecoZ; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nunZ; ĉu vi forgesas jam, ke vi kristano estas?.
2.
Tuj depost tiam; tuj ekde tiam: post unu horo la forno estis jam varma; jam de tri tagoj mi ne fermis la okulojn; vi bezonas nur meti en la leteron iun vortareton, k la adresulo vin jam komprenosZ; kiel longe (depost kiam) vi estas jam fosisto?Z; jam dek jarojn (depost dek jaroj) li loĝas tie ĉi; tia uzado estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaosoZ; post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon k al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortojZ; vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiu ĉi frazoj kaj vi jam komprenos, ke [la kritikoj] ne havas eĉ la plej malgrandan fundamentonZ.
3.
Antaŭ nun: se li jam venis, petu lin al miZ; ĉu vi jam trovis vian horloĝon?Z; li jam kelkfoje demandis pri vi; mi jam diris al vi, ke mi foriras.
4.
Antaŭ tiam: kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron [2]; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita [3]; mi ŝin enbrakigis, sed ŝi jam mortis.
5.
Pli frue ol oni atendas aŭ atendis: post semajno eble vi trovos jam ian sciigon; la verko estas jam preta; li kredas sukcesi kaj jam ridetas.

Rim. 1: Z uzas iafoje jam kun aparta senco, kiu ekzistas en la slavaj kaj germana lingvoj sed ne estas konforma al la ĝenerala uzado de la ceteraj: en tiu okazo jam kun futuro signifas fine; pli malpli baldaŭ: ili estas iom malbonedukitaj, sed kun la tempo ili jam solidiĝos; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros; ne ploru, vi iel jam venos tien. Tia uzo estas tute nerekomendinda.
Rim. 2: Jam... ne. Tiu esprimo havas la sencon de jam 1 kaj 2 sekvata de ne: ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivasZ; centoj da miloj da radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam (de nun) ne timas la ventonZ; la naciaj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam (de nun) ŝanĝi ne povas; li ne estas sufiĉe klera, sed lerni nun li jam (depost tiu momento) ne havas la eblon; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povusZ; vidante la partiecon de la prezidanto, li jam (depost tiam) ne parolis (li tute ne parolis); kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas [4]. Kiel oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj jam... ne ne samsignifas ĉiam kiel ne... plu: sed ĝi montras precize ŝanĝon de stato, speciale neefektiviĝintan deziron aŭ intencon. Ne... jam. Tiu esprimo estas, laŭ la konsilo de Z, evitinda, kaj anstataŭigota per ankoraŭ... ne.

tradukoj

belorusaj

~: ужо.

bulgaraj

~: вече.

ĉeĥaj

~: už, již.

finnaj

~: jo, (kieltosanan seuratessa) enää.

francaj

~: déjà.

germanaj

~: schon, bereits.

hebreaj

~: כבר.

hispanaj

~: ya.

hungaraj

~: már.

italaj

~: già.

nederlandaj

~: reeds, al.

polaj

~: już.

portugalaj

~: .

rumanaj

~: deja.

rusaj

~: уже.

slovakaj

~: .

svedaj

~: redan, numera.

volapukaj

~: ya.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [jam.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2007/11/16 17:30:34 ]