tradukoj: de fi fr hu nl pt

kalabas/o [1]

kalabaso

Ŝelo de iu tropika kukurbo (Lagenaria siceraria), kiu sekiĝante tre malmoliĝas, kaj estas diverse uzata kiel vazo, muzikila sonkesto, kaĝo...: la mastro proponas la vinon tenatan en kalabaso, mem provas iom kaj poste per la du manoj prezentas la vinon al la gastoj [2].

tradukoj

finnaj

~o: kalebassi.

francaj

~o: calebasse.

germanaj

~o: Kalebasse.

hungaraj

~o: kabak, lopótök.

nederlandaj

~o: kalebas.

portugalaj

~o: cabaça.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Ĉina Radio Internacia: La moroj de drinkado (2), 2004-12-23

[^Revo] [kalabas.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2010/01/24 17:30:32 ]