tradukoj: de fr la

kameciparid/o

kameciparido

BOT Ĉiamverda, mezgranda aŭ granda arbo kun horizontale plataj branĉoj, el Orientazio kaj Nordameriko, genro el familio cipresacoj (Chamaecyparis): ni plantis ... apud la domo pli delikatajn arbojn kiel tujon, kameciparidon kaj noblan abion [1]; la konstruaĵoj kaj la koridoro estas vermiljon-koloraj kaj tegmentitaj per arboŝeloj de kameciparido [2].

Rim.: Aliaj esperantigoj: kamecipariso [3] [4], kameciparo [5].

tradukoj

francaj

~o: chamaecyparis, faux cyprès.

germanaj

~o: Scheinzypresse.

latina/sciencaj

~o : Chamaecyparis.

fontoj

1. P. Neergaard: La vivo de la plantoj, J. Régulo, 1947
2. Osioka Moritaka: Vojaĝo en Hirosima, 2005
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Vikipedio
5. A. Cherpillod: Nepivaj vortoj

[^Revo] [kameciparid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2010/02/07 17:30:28 ]