tradukoj: bg de en fr it nl pl ru

Kameruni/o [1]

KamerunioTEZ

GEOGPOL Regno en la ekvatora regiono de la Okcidenta Afriko, kie situas la monto Kameruno1: Asocio pri Esperanto en Kamerunio [2]; reprezentanto de Kamerunio ne povis veni, ĉar dumvoje li estis forkaptita de fremdaj soldatoj [3]; la projekto „Lumo por Kamerunio“, laŭvice la kvara iniciatita de la tutmonda esperantistaro por helpi la blindulojn [4].
SIN:Kameruno2

kamerunia

Rilata al Kamerunio: la 31-an de januaro en kamerunia ĉefurbo Jaundo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu faras ŝtatan viziton en Kamerunio, kondukis serion da aktivadoj [5]; temas pri kamerunia civitanino, Chamberline Nguefack Zedong, elektita al la Senato okaze de la lasta Zamenhofa Tago, unua afrika senatano [6].

kameruniano

Civitano aŭ loĝanto de Kamerunio: 13 afrikanoj estis invititaj per mono de diversaj fondaĵoj kaj donacantoj: ... du kamerunianoj, unu burundiano ... [7].

kamerunianino

Civitanino aŭ loĝantino de Kamerunio: Esperantologian Semajnon partoprenis 6 togolandanoj ... kaj unu kamerunianino [8].

tradukoj

anglaj

~o: Cameroon.

bulgaraj

~o: Камерун.

francaj

~o: Cameroun; k~a: camerounais (adj.); k~ano: camerounais (subst.); k~anino: camerounaise (subst.).

germanaj

~o: Kamerun.

italaj

~o: Camerun; k~a: camerunese (agg.), camerunense (agg.); k~ano: camerunese (sost. m.), camerunense (sost. m.); k~anino: camerunese (sost. f.), camerunense (sost. f.).

nederlandaj

~o: Kameroen; k~a: Kameroens; k~ano: Kameroener; k~anino: Kameroense.

polaj

~o: Kamerun, Republika Kamerunu.

rusaj

~o: Камерун (страна); k~a: камерунский; k~ano: камерунец; k~anino: камерунка.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Jarlibro de UEA, 1996, p. 41
3. Solena inaŭguro, Kongresa kuriero, n-ro 3, UK-1996, Prago
4. J. Tuinder: Lumo por Kamerunio, Espero katolika, 1980:10
5. Hu Jintao faras viziton en Jaundo
6. Senatanino Chamberline Nguefack en Eŭropo, HeKo 327 6-C, 7 apr 2007
7. Kiel Naskigis la Afrika Agado de U.E.A.
8. GBEGLO Koffi: Unuaj Esperantologoj en Afriko

[^Revo] [kameruni.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2011/02/15 16:10:16 ]