tradukoj:
         
          be br de en es fr hu la nl pl pt ru
      *kan/o [1]
*kano
      

- 1.
 
         - 
               Alta herbo, kies trunketoj iĝas per sekiĝado fortikaj,
               ordinare el familio poacoj, 
               kiel ekzemple fragmito:
               
                  [ŝi metis la infanon] inter la kanojn
                  sur la bordo de la Rivero
                  [2].
                  
               
 - 2.
 
         - 
               Trunketo de kano 1, uzata kiel
               materialo pro fari meblojn, aŭ kiel iloj, ekzemple bastono
               por sin apogi, aŭ por frapi:
               
                  ŝi prenis por li keston el kanoj kaj
                  ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj
                  peĉo
                  [3];
                  
               
                  vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu
                  sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas
                  ĝin
                  [4];
                  
               
                  sin apogi sur rompita kano
                  (iluzie kalkuli pri neefektiva helpo, vane fidi senpovan
                     helponton);
                  
               
                  ne malvolu puni knabon: se vi batos lin per kano, li ne
                  mortos
                  [5];
                  
               
                  kano kaj instruo donas saĝon
                  [6];
                  
               
                  tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, kaj mia brako
                  rompiĝu de kanoi (de bato per kano)
                  [7].
                  
               
 
      
sukerkano
      
         
               alta herbo, kies suko donas sukeron,
               genro el familio poacoj
               (Saccharum).
                
      
      
      
      
      
      
         
         	  [^Revo] 
         [kan.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.21 2009/10/29 17:31:12 ]