tradukoj: fr pl pt

kana/o [1]

kanao

1.
TIP Japana litero prezentanta silabon: la nuna norma klavaro japana ankoraŭ estas tiu decidita de Kanamozikai, societo por kanaoj, fondita ... en 1920 [2].
2.
TIP Kanaaro: kanalitera sistemo.

Rim.: Kanao estas ankaŭ nomo de vegetaĵo.

ronda kanao

TIP Kanao ordinara, kun kurbaj formoj: Fudesaki estis skribita per modestaj literoj de ronda kanao ... kun iom da ĉinaj literoj [3]. SIN:hiraganao

streka kanao

TIP Kanao uzata por fremdvortoj, bruimitoj, emfazo..., kun rektaj formoj: la streka kanao ... evoluis el la praktika bezono de la kleruloj, kiuj faris notojn aŭ kopion de verkaĵo [4]. SIN:katakanao

tradukoj

francaj

~o: kana (lettre japonaise); ronda ~o: hiragana; streka ~o: katakana.

polaj

~o: kana; ronda ~o: hiragana; streka ~o: katakana.

portugalaj

~o: "kana".

fontoj

1. T. Nakamura: Enciklopedieto japana
2. Yamasaki Seiko: Lingvoplanado en Japanio, Aktoj de Lingvopolitika Seminario, 1996
3. Deguĉi Icuki red.: el la Postparolo de Diaj Revelacioj, [2007?]
4. T. Nakamura: Enciklopedieto japana, artikolo „kanao“, p. 84a

[^Revo] [kana.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2007/12/05 17:30:15 ]