Parto de la riĉaĵoj uzata por produktado; profiton donanta
proprumaĵo; tuto de la provizaĵoj kaj iloj, t. e. laborrimedoj:
(figure)
enmeti en siajn verkojn grandan kapitalon da tempo, laboro,
povosciado kaj ekzercitecoZ.
2.
Sumo de posedata mono, konsiderata kiel ĉefaĵo, kontraste kun la
rento, konsiderata kiel akcesoraĵo.
3.
Valoraro (produktiloj, laborforto kaj mono), kiun propraĵulo
ne uzas por sia persona laboro kaj kiu kreas plusvaloron, dank'
al la fakto, ke ĝi estas monopolo de la ekspluatanta klaso:
dum sia rondira cirkulado la kapitalo senĉese formŝanĝas:
mono,
varo, mono ktp.
kapitalismo
Ekonomia funkciado, en kiu grandajn firmaojn posedas pliparte
privataj kapitalhavantoj:
necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, kaj ne
kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo
sufiĉas,
por ke ĝi efektiviĝu
[1].
liberalismo 2
kapitalisto
Homo posedanta kapitalon, de ĝi ricevanta renton.
konstanta kapitalo
Produktiloj, krudaĵoj, helpmaterialo.
variebla kapitalo
Konsumiloj de la salajrularo (valoro do la laborforto).
Rim.:
Ĉi tiu vortaĵo uzas „varii“ transitive.
La signifo estas: „varipova kapitalo“.
[ĵv]
socia kapitalo
Sumo de ĉiuj kapitaloj funkciantaj en la homa socio.
individua kapitalo
kapitalo funkcianta en entrepreno kaj apartenanta ĉu al unu
kapitalisto ĉu al kapitalista societo.
fiktiva kapitalo
Monsumo ne funkcianta en la produkta aŭ cirkulada procezo, sed
donanta interezon:
ŝtataj obligacioj.
financa kapitalo
1.
kapitalo subiganta la industrian kaj komercan kapitalon
(Hilferding).
2.
Interpenetrado de banka kaj industri-komerca kapitaloj ĝis tiom
forta grado, ke ĝi kondukas al koncentrado de produktado kaj
sekve al monopoloj (Lenin). Krome ekzistas ankoraŭ i. a.:
industria, komerca kapitalo donanta profiton.
mona, pruntedona kapitalo donanta interezon.