tradukoj: be bg br ca de en es fr hu la nl ru

*kapr/o

*kaproTEZ

ZOO
Genro el la familio bovedoj (Capra), kun mentonbarbo kaj sabroformaj aŭ ŝraŭbe turnitaj kornoj: tro nutrata kapro fariĝas kiel apro (feliĉo fierigas) [1]; barboriĉa kiel kaproviro; kaprino.


hejma kapro


alpa kapro

propeka kaproZ, pekporta kapro, pekofera kapro

1.
BIB Ofera kapro, kiun la hebrea ĉefpastro ŝarĝis per ĉiuj pekoj de Izrael: Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa [2]; Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo [3].
2.
(frazaĵo) Homo aŭ afero, kulpigata aŭ punata pro eraroj de aliuloj.

tradukoj

anglaj

~o: goat; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: scapegoat.

belorusaj

~o: казёл. ~ino: каза.

bretonaj

~o: bouc'h, gavr; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: bouc'h ar pec'hedoù. ~ino: gavr.

bulgaraj

~o: коза.

francaj

~o: bouc, chèvre; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: bouc émissaire. ~ino: chèvre; alpa ~o: bouquetin.

germanaj

~o: Ziege; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: Sündenbock. alpa ~o: Alpensteinbock.

hispanaj

~o: cabra; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: chivo expiatorio.

hungaraj

~o: kecske; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: bűnbak.

katalunaj

~o: cabra; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o 1.: boc expiatori, boc emissari; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o 2.: cap de turc. ~oviro: boc, cabrot; ~ino: cabra.

latina/sciencaj

~o : Capra. alpa ~o: Capra ibex ibex.

nederlandaj

~o: bok; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: zondebok. ~ino: geit.

rusaj

~o: козёл; propeka ~o, pekporta ~o, pekofera ~o: козёл отпущения. ~ino: коза.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 9:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:15

[^Revo] [kapr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2011/12/03 16:10:10 ]