tradukoj: br de es fr hu it lat nl ru

Karol/o [1]

Karolo

NOM
Vira antaŭnomo ĝermandevena.

Karolido

HIS
Ano de franka dinastio, kiu regis precipe la teritoriojn de nunaj Francujo kaj Germanujo de la jaro 751a ĝis en la 10a jarcento.

karolida

Rilata al Karolidoj, al ilia regado, al la tiuepoka kulturo.
a)
TIP Stilo de latinaj literoj uzata por libroj dum la Karolida regado, precipa bazo de renesancaj kaj modernaj tiparaj minuskloj: klasika fasono ne estas Romia: [...] la etliteroj sekvas la Karolidan minusklan skribon [2].

Karolo la Granda

HISPERS
Karolo la 1a, reĝo de Frankoj (747–814), etendinta sian regnon super proksimume nunajn Germanujon, Francujon, Nordan Italujon, iĝinta „okcidenta imperiestro“ en 800, instiginto de kulturaj reformoj laŭ romia modelo: jam [...] en la tempo de la imperiestro Karolo la Granda [3].

tradukoj

bretonaj

~o: Charlez; ~ido: Karlingad; k~ida: karlingat; ~o la Granda: Karl-Veur.

francaj

~o: Charles; ~ido: Carolingien; k~ida a: caroline; k~ida: carolingien; ~o la Granda: Charlemagne.

germanaj

~o: Karl; ~ido: Karolinger; k~ida: karolingisch; ~o la Granda: Karl der Große.

hispanaj

~o la Granda: Carlomagno.

hungaraj

~o: Károly; ~ido: Karoling; k~ida: karoling; ~o la Granda: Nagy Károly.

italaj

~o: Carlo; ~ido: carolingio (sost.); k~ida: carolingio (agg.); ~o la Granda: Carlomagno, Carlo Magno.

malnovlatinaj

~o la Granda: Carolus Magnus.

nederlandaj

~o: Karel; ~ido: Karolinger; k~ida: Karolingisch; ~o la Granda: Karel de Grote.

rusaj

~o: Карл, Кароль, Шарль, Чарльз; ~ido: Каролинг(и); k~ida: каролингский; ~o la Granda: Карл Великий.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „klasika fasono“
3. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 24a, p. 530a

administraj notoj

pri Karol/o :
      La terminoj "franka", „Franko“ estas uzataj en difinoj,
      sed ili ne aperas en la vortaro.
      [MB]
    

[^Revo] [karol1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2009/10/31 17:31:16 ]