tradukoj: be de fr hu nl no ru tr

*kies

*kies

1.
Demanda senfleksia pronomo, signifanta „de kiu, de kiuj?“ kaj montranta la apartenecon: kies tombo tio ĉi estas?Z kies tiuj ĉi soldatoj? - De la NorvegoZ; pri kies morto vi plendas?
2.
Nerekte demanda pronomo, kun sama signifo: scias la kato, kies lardon ĝi manĝis [1]; mi demandos lin, kies verkon li tradukis.
3.
Relativa pronomo signifanta „de kiu, de kiuj“, kaj montranta apartenecon: la lando, kies gastoj ni estasZ; kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas; malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenasZ; por kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por nia aferoZ; dum 3 jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontajZ.

Rim. 1: Kies ne estas ordinare sekvata de la artikolo; tamen oni trovas ĉe Zamenhof: de mi, kies la amo estis sankta, ŝi malalliĝis al pekulo; kc.
Rim. 2: Kiam kies estas komplemento de substantivo dependanta de prepozicio, oni metas ĝin inter la prepozicio kaj la substantivo: jen estas la signoj, per kies potenco ni atingos la celonZ; la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian krononZ.
Rim. 3: En la es-serio nur kies kaj ties povas egale resendi al personoj aŭ objektoj, dum ies, nenies, ĉies resendas ordinare nur al personoj: mi travivis minuton, kies terurecon mi ne povas priskribi al vi.
Rim. 4: En tiu sama serio kies kaj ties povas esti indiferente singularaj aŭ pluralaj, dum ies estas ordinare nur singulara kaj ĉies nur plurala: jen montriĝis altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la neĝoZ; niaj samideanoj, kies vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelajZ.

tradukoj

belorusaj

~: чый.

francaj

~: de qui, duquel, dont.

germanaj

~ 1.: wessen; ~ 2.: wessen; ~ 3.: dessen, deren.

hungaraj

~ 1.: kinek a; ~ 2.: kinek a; ~ 3.: akinek a.

nederlandaj

~: wiens, wier.

norvegaj

~: hvis, hvem sin.

rusaj

~: чей.

turkaj

~ 1.: kimden, hangisinden; ~ 2.: kimin.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kies.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2010/01/31 17:30:52 ]