tradukoj: be cs de en fr he nl ru sk tr vo

*kio

*kio

1.
Demanda pronomo por neŭtraĵoj: kio okazis?; pri kio estas la demando?
2.
Nerekte demanda pronomo por neŭtraĵoj: neniu scias, kio morgaŭ lin trafos [1]; li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi, tute solaZ; rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratinoZ; mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresojZ.
Rim.: En tiu senco, oni neniam esprimas la antaŭaĵon tio.
3.
Relativa pronomo uzata anstataŭ kiu, kiam ĝia antaŭaĵo estas a) io, tio, ĉio (esprimita aŭ ne); b) antaŭa tuta prop.; c) substantivigita adjektivo kun nedifina signifo: mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata; sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas [2]; kio mia, tio bona [3]; la urbo faris ĉion, kion ili povis por ke ni elportu la plej bonan rememoronZ; kio ajn estos l' unua vidoto, ĝi estos al Dio oferotaZ; pri kio ajn prudenta vi al mi parolos, viaj vortoj ne perdiĝosZ; la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirusZ; ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon; nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupoB; li ridas konstante, kio estas netolerebla; la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio multe helpos al la bona aranĝo; la plej bona, kion oni povas fari, estas...Z; mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via fratoZ; la sola, kio mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvonZ; tio estus la plej terura, kio povus al mi okaziZ; tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaciZ; la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile viviZ; la unua, kion ili aŭdis, estis...Z; la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la akvoK.
Rim.: En tiu senco oni povas subkompreni la antaŭaĵon tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo kiel kio: redonu, kion vi prenis.

Rim.: Pro la misinfluo de la eŭropaj lingvoj, oni kutimas uzi „kio“n ĉiam ununombre, malkiel en ekz-e la lingvoj tjurkaj kaj malsimetrie ol „kiu ― kiuj“; tial anstataŭ nun decidu, kiojn vi kunprenos, kaj kiojn vi lasos ĉi tie, oni uzas ĉirkaŭfrazon (kiujn aĵojn vi kunprenos) , aŭ tute mallogike uzas ununombron ( kion vi kunprenos ― eĉ se temas pri pluraj aĵoj; tian mallogikaĵon oni neniam toleras ĉe kiujn vi kunprenos ). Iam la akordo tamen neprigas plurnombron: „Mi kredis,“ diris sinjoro Gliddon, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj.“ „Unu el la egiptaj kioj?“" ekkriis la mumio salte stariĝante. [4]. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~ 1.: what; ~ 2.: what; ~ 3.: which, that. tio, ~n: what; ĉion, ~n: everything (that).

belorusaj

~: што.

ĉeĥaj

~: co.

francaj

~: quoi, que, quelle chose, qu'est-ce qui, qu'est-ce que, ce qui, ce que. ~ ajn: quoi que, quelque chose que.

germanaj

~: was.

hebreaj

~ 3.: אותו, מה ש-, אשר, ש-; ~: מה.

nederlandaj

~: wat.

rusaj

~: что.

slovakaj

~: čo. tio, ~n: to, čo; ĉion, ~n: všetko, čo.

turkaj

tio, ~n: ne.

volapukaj

~ 1.: kios; ~ 2.: kios; ~ 3.: kelos.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. E.A. Poe: Kelkaj vortoj kun mumio

[^Revo] [kio.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/08/25 16:33:17 ]