tradukoj: be bg ca de en es fa fr he hu nl ru sk tr

*kis/i

*kisiTEZ

(tr)
1.
Tuŝi per la lipoj por esprimi amon aŭ respekton: kisi la manon al iuZ; kisi iun sur la vangoj; kisi krucifikson; batu malbonulon, li vin flatos, kisu, li vin batos [1].
2.
(figure) Milde, delikate tuŝeti: la ondoj alkisas la kolonojn; la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvoZ; la lastaj radioj de la suno silente kisis la supron de la montoj.

kisoTEZ

Ago kisi:
1.
ordonita kiso havas guston maldolĉan [2]; interŝanĝi kisojn; premi kison sur la vangon de iuZ; kovri iun per kisojZ; perfingra kisoZ; kiso de JudasoZ (amikaĵo de perfidonto);
2.
la arbaron jam tuŝis la flava kiso de aŭtunoB.

tradukoj

anglaj

~i: kiss.

belorusaj

~i: цалаваць, пацалаваць; ~o: пацалунак.

bulgaraj

~i: целувам; ~o: целувка.

francaj

~i 1.: embrasser, donner un baiser (à), faire la bise (à), baiser; ~i 2.: effleurer, caresser, lécher; ~o: baiser, bécot, bise, caresse, effleurement.

germanaj

~i: küssen; ~o: Kuss.

hebreaj

~i 1.: לנשק; ~i 2.: לנשוק ל- \נשק\; ~o: נשיקה.

hispanaj

~i 1.: dar un beso, besar; ~i 2.: acariciar (fig.); ~o: beso.

hungaraj

~i: csókol; ~o: csók.

katalunaj

~i 1.: besar; ~i 2.: acaronar, amanyagar; ~o: bes, petó, besada.

nederlandaj

~i: kussen; ~o: kus. perfingra ~o: kushandje; ~o de Judaso: judaskus.

persaj

~i: بوسیدن; ~o: بوسه.

rusaj

~i: целовать; ~o: поцелуй.

slovakaj

~i: bozkať; ~o: bozk.

turkaj

~i 1.: öpmek.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kis.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/12/02 21:10:08 ]