tradukoj: fr ru

klad/o [1]

klado

BIO Taksono difinita laŭ la principoj de kladismo kaj rigardata kiel kohera laŭ natura evoluo: la klado estas grupo kiu enhavas unu praulon kaj ĉiujn posteulojn [2].

kladismo

BIO Sistematika skolo fondita de Willi Hennig (1913 – 1976), kiu ordigas vivulajn grupojn per takso de mutaciaj diferencoj.

kladisto

Sistematikisto kiu aplikas la principojn de kladismo.

tradukoj

francaj

~o: clade; ~ismo: cladisme; ~isto: cladiste.

rusaj

~o: филогенетическая группа; ~ismo: кладизм; ~isto: кладист.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. J. Badger: Re: filumo/klado, soc.culture.esperanto, 2001-01-18

[^Revo] [klad.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2005/03/29 16:32:09 ]