tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl ru

9klon/o

9klonoTEZ

1.
BIO[1] Preciza genetika kopio de vivanta estaĵo: du homaj klonoj havus la saman genetikan strukturon, sed probable alian personecon; oni atingis progreson en esploro pri klonoj kaj trunkaj ĉeloj [2].
2.TEZ
KOMP Preciza imitaĵo de komputila programo aŭ aparato, realigita laŭ dokumentaro aŭ per retroprojektado, plej ofte pli malmultekosta ol la originalo: operaciuma kerno por la GNU-a klono de Unikso [3]; la entrepreno Promax Technology prezentis Macintosh-klonon kun rapideco de 400 MHz [4].
HOM:klonoSIN:sozio

9kloniTEZ

BIO
Krei klonon 1: sciencistoj sukcese klonis porkon, unu el la plej malfacile kloneblaj bestoj [5]; ekde la sukcesaj eksperimentoj de klonado avertas moralistoj: genoj ne tiom interesas sciencistojn kiom komercistojn [6]; oni elprenas unu korpoĉelon el pando kaj enmetas ĝin en senkernigitan ovĉelon de alispeca besto por tiel krei sanan kaj aktivan klonitan pandidon [7].

tradukoj

anglaj

~o 1.: clone; ~o 2.: clone; ~i : clone.

belorusaj

~o 1.: клон; ~o 2.: клон; ~i : кланаваць.

francaj

~o 1.: clone; ~o 2.: clone; ~i : cloner.

germanaj

~o 1.: Klon; ~o 2.: Nachahmung, Clone; ~i : klonen.

hispanaj

~o 1.: clon; ~o 2.: clon; ~i : clonar.

hungaraj

~o 1.: klón; ~o 2.: klón; ~i : klónoz.

katalunaj

~o: clon; ~i : clonar.

nederlandaj

~o 1.: kloon; ~o 2.: kloon; ~i : klonen.

polaj

~o 1.: klon; ~o 2.: klon; ~i : klonować.

rusaj

~o 1.: клон; ~o 2.: клон; ~i : клонировать.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Rimo Liu, Ĉinujo
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
4. Peter Coppens
5. Rimo Liu, Ĉinujo
6. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, n-ro 10/2000
7. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, n-ro 4/2001

administraj notoj

pri klon/o :
  En PIV2 la radiko havas verban karakteron.
  [MB]

[^Revo] [klon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2011/12/08 12:10:13 ]