tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru
*klopod/i
*klopodi
(ntr)
-
Uzi sian kapablon kaj energion por efektivigi ion per
ĉiuspecaj provoj:
li pensis kaj klopodis pri la malfeliĉa loĝantaroB;
li klopodas ĉe la ministro pri sia domo kaj kampoZ;
klopodi por fondi societon, por ricevi subvencion, trovi
loĝejon;
multe klopodi por atingi neniun rezultaton;
ĉiu klopodu nur en sia metioZ.
Rim.:
Celi, okupiĝi, klopodi, zorgi estas sencoparencaj,
sed celi insistas pri la deziro al la atingotaĵo,
klopodi pri la eksteraj agoj, paŝoj kaj provoj necesaj
por sukcesi, okupiĝi pri la streĉo de la atento kaj
la absorbiĝo de la spirito, zorgi pri la maltrankvileta
atento kaj la prirespondeco koncerne la farotaĵon.
klopodo
- 1.
-
Zorga kaj pena agado por realigi entreprenon kaj venki eblajn
kontraŭaĵojn:
la klopodo trovi lanterniston falis sur la konsulo de
UsonoB;
mi estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedojZ.
- 2.
-
Maltrankviliga prizorgo, maltrankviletigo:
mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon
[1];
pli da havo, pli da klopodoj
[2];
tute vane vi faras al vi multe da klopodoj pri la uzado
de la artikoloZ;
ne faru al vi la klopodon, mi trovos mem la straton.
klopoda
-
Haviganta klopodojn:
klopoda laboro.
tradukoj
anglaj
~i:
undertake.
belorusaj
~i:
клапаціцца, мець клопат, увіхацца;
~o:
клопат;
~a:
клапотны.
ĉeĥaj
~o:
úsilí, snaha.
francaj
~i:
s'agiter, se battre, se démener, se préoccuper, se remuer, faire des démarches;
~o:
démarche, agitation, formalité, soin, souci, tracas;
~a:
qui cause des tracas.
ne faru al vi la ~on:
ne vous en faites pas.
germanaj
~i:
sich bemühen, sich Mühe geben, bemüht sein;
~o 1.:
Bemühung, Bestrebung;
~a:
sich bemühend, angestrengt.
hispanaj
~i:
esforzar se, tratar de, intentar conseguir;
~o:
afán, esfuerzo.
hungaraj
~i:
igyekszik, törekszik;
~o 1.:
igyekvés, törekvés;
~o 2.:
gond;
~a:
fáradságos.
nederlandaj
~i:
pogen, trachten, streven, moeite doen;
~o:
poging, moeite;
~a:
vermoeiend.
portugalaj
~i:
esforçar-se;
~o:
esforço.
rusaj
~i:
хлопотать;
~o:
хлопоты, забота;
~a:
хлопотный.
[^Revo]
[klopod.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/07/04 18:10:09 ]