tradukoj: de en es fr hu la nl ru

1kobaj/o

kobajoTEZ

1.TEZ
ZOO Genro el familio kobajedoj (Cavia), kun mallongaj kruroj, ronda kapo kaj mallongaj oreloj, tenata kiel karesbesto kaj uzata por medicinaj eksperimentoj: sovaĝaj kobajoj vivas en la centra parto de Sud-Ameriko, en la Andaj montoj, la pampoj [1].
2.
(figure) Homo, ĉe kiu okazas la fina elprovo de nova medikamento: ĉiun ajn medikamenton la fabrikantoj devas prove injekcii aŭ glutigi ĉe homoj, la kobajoj [2].

tradukoj

anglaj

~o 1.: Guinea pig; ~o 2.: guinea pig.

francaj

~o 1.: cobaye, cochon d'Inde; ~o 2.: cobaye.

germanaj

~o 1.: Meerschweinchen; ~o 2.: Versuchskaninchen.

hispanaj

~o 1.: cobaya, conejillo de indias.

hungaraj

~o 1.: tengerimalac.

latina/sciencaj

~o 1.: Cavia.

nederlandaj

~o 1.: Guinees biggetje; ~o 2.: proefkonijn.

rusaj

~o 1.: морская свинка.

fontoj

1. K. MacGill: ĉio interesa pri kobajoj, Juna amiko, 2002-04
2. Will Green: Ĉu esti kobajo?, Monato, 1994-02, p. 13

[^Revo] [kobaj.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2012/05/10 09:10:08 ]