tradukoj: be ca cs de en es fr nl pt ru

*komitat/o

*komitatoTEZ

Grupo da personoj, elektitaj por konsistigi specialan kunvenon, kiu havas difinitajn direktantajn kaj plenumantajn taskojn: la Esperantistoj mem proponos al [la kongreso] difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo [1]; la vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato (komitata kunveno) [2]; ESP la Lingva Komitato; ESP la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

plenumkomitato

Aro da personoj, kies tasko estas apliki la decidojn de kongreso, de superaj instancoj aŭ plenumadi la praktikajn taskojn de iu asocio.

tradukoj

anglaj

~o: committee; plenum~o: executive committee.

belorusaj

~o: камітэт; plenum~o: выканаўчы камітэт.

ĉeĥaj

~o: výbor.

francaj

~o: comité; plenum~o: comité exécutif.

germanaj

~o: Komitee, Ausschuss.

hispanaj

~o: comité.

katalunaj

~o: comitè; plenum~o: comitè executiu.

nederlandaj

~o: comité, raad van beheer; plenum~o: uitvoerend comité.

portugalaj

~o: comissão, junta, comitê.

rusaj

~o: комитет; plenum~o: исполнительный комитет.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
2. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 9

administraj notoj

pri plenum~o:
    Trovigxas "ekzekutiva komitato" cxe Lanti.
    [MB]
  

[^Revo] [komita.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/12/31 10:10:12 ]