tradukoj: be de en fr nl pt ru

komparativ/o

komparativo

GRA
Gramatika rimedo, per kiu oni modifas adjektivon aŭ adverbon, por signifi, ke la econ esprimatan de ili posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli aŭ samgrade ol alian komparatan econ: la komparativo estas farata per la vorto „pli“ [1]; supereca komparativo (esprimata per adv.: pli... ol); malsupereca komparativo (esprimata per adv.: malpli... ol); egaleca komparativo (esprimata per adv.: tiel... kiel, same kiel).

tradukoj

anglaj

~o: comparison.

belorusaj

~o: параўнальная ступень.

francaj

~o: comparatif. supereca ~o: comparatif de supériorité; malsupereca ~o: comparatif d'infériorité; egaleca ~o: comparatif d'égalité.

germanaj

~o: Komparativ, erste Vergleichsstufe.

nederlandaj

~o: comparatief, vergelijkende trap.

portugalaj

~o: comparativo.

rusaj

~o: сравнительная степень.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Plena gramatiko de Esperanto

administraj notoj

pri ~o:
    Male al PIV1, PIV2 diras, ke la radiko estas oficiala (1 OA). Kontrolenda.
    [MB]
  

[^Revo] [kompar2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2007/01/06 17:30:16 ]