tradukoj:
be ca de el en es fr hu it nl pt ru
koncili/o
koncilio
-
Supera eklezia kunveno, por solvi demandojn pri dogmo kaj
disciplino:
la Trenta Koncilio (1546)
[1];
loka, ekumena koncilio.
Rim.:
La PIV-oj difinas konciliojn kiel episkopajn kunvenojn, kio
ne por ĉiuj konfesioj estas vera: en la antikvaj koncilioj
la laikojn reperezentis la imperiestro, simile en la rusa
ortodoksa eklezio parto da lokoj en la superaj lokaj
koncilioj estas rezervata al la presbiteroj kaj laikoj
(kontraste la malpli gravaj „ĉefpastraj koncilioj“, kiujn
partoprenas nur la episkopoj, ĉefepiskopoj, metropolitoj kaj
la patriarko).
[Sergio Pokrovskij]
ekumena koncilio
- 1.
-
En la antikva eklezio, la kunveno de la episkopoj kaj
patriarkoj reprezentantaj la tutan kristanan
ekumenon:
la ortodoksa eklezio agnoskas nur sep
ekumenajn konciliojn.
- 2.
-
En katolikismo, ekumena koncilio1
aŭ posta koncilio de la tuta romkatolika eklezio (kio el la
vidpunkto de la ortodoksaj eklezioj estas loka koncilio de
tiu eklezio):
kaj vi aŭskultos krome la legadon de nia oficiala Dekreto,
per kiu ni deklaras finita kaj fermita
la duan ekumenan Vatikanan koncilion
[2].
loka koncilio
-
Supera eklezia kunveno de eklezia provinco aŭ landa eklezio:
tion klare montras la verkaĵoj de la ekleziaj patroj,
lokaj koncilioj, ekleziaj gvidantoj kaj mezepokaj teologoj
[3].
[^Revo]
[koncil.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2010/10/27 16:30:22 ]