tradukoj: be bg de en fr nl ru

6konduktor/o Z

konduktoro

TRA
Oficisto, kiu akompanas publikan veturilon (vagonaron, tramon, buson ks) plenumante en ĝi diversajn taskojn (anoncadon, vendon kaj kontrolon de biletoj, eldonon de ekvetura signalo...): kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro „Stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!“ [1]; en ĉiu halto la [traman] vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: „La lokoj mankas! La vagono forveturas!“ [2].
Rim.: Pro la forma simileco kun la franca vorto signifanta kondukisto, troviĝas eraraj difinoj, ekz-e en [3].

tradukoj

anglaj

~o: conductor, fare collector, ticket checker.

belorusaj

~o: кандуктар.

bulgaraj

~o: кондуктор.

francaj

~o: receveur, contrôleur, agent d'accompagnement, chef de train.

germanaj

~o: Führer, Steuermann.

nederlandaj

~o: conducteur.

rusaj

~o: кондуктор.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
2. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1
3. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [konduk2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2008/02/29 17:30:25 ]