tradukoj: be de en hu nl pt ru

*konjugaci/o

*konjugacio

LIN
1.
Sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago: la malregula konjugacio en ĉiuj lingvoj ne devigas nin enkonduki malregulan konjugacion en nia lingvoZ; en la naturaj konjugacioj vi havas por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, kaj apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombroZ.
2.
Ago konjugacii verbon.

konjugacii

(tr)
Laŭvice almeti al verba radiko la diversajn afiksojn, kiuj servas por esprimi la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: conjugation; ~o 2.: conjugation; ~i : conjugate.

belorusaj

~o : спражэньне; ~i : спрагаць.

germanaj

~o 1.: Konjugation, Beugung, Biegung [arkaika]; ~i : konjugieren.

hungaraj

~o 1.: igeragozás, konjugáció.

nederlandaj

~o : vervoeging; ~i : vervoegen.

portugalaj

~o : conjugação.

rusaj

~o : спряжение; ~i : спрягать.

[^Revo] [konjug1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2006/12/10 17:30:17 ]