tradukoj: be ca de en es fr nl pt ru

*konscienc/o

*konscienco

FIL
Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo: pli bona pura konscienco ol malpura potenco[1]; la konscienco lin ne turmentas[2]; lia kulpo peze kuŝis sur lia konsciencoZ; kovri la buŝon de sia konscienco (ne atenti konsciencon, agi kontraŭ ĝi) [3]; agi kun pura konsciencoZ; konscienco trankvila estas bona dormilo[4]; konsciencriproĉo; konsciencdubo (skrupulo).

konsciencaTEZ

Obeanta al sia devo, akurate zorgega: konscienca laboristo, observantoZ; fari konscience sian taskon; konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj; kun tre zorga konsciencecoZ.

tradukoj

anglaj

~o : conscience, moral sense, inner voice; ~a: conscientious, faithful, honorable, scrupulous, upright.

belorusaj

~o : сумленьне, добрасумленнасьць; ~a: сумленны, добрасумленны.

francaj

~o : conscience (morale); ~a: consciencieux (honnête), probe, scrupuleux (honnête). kovri la buŝon de sia ~o: faire taire ses scrupules.

germanaj

~o : Gewissen; ~a: gewissenhaft.

hispanaj

~o : conciencia; ~a: concienciado.

katalunaj

~o : consciència.

nederlandaj

~o: geweten; ~a: gewetensvol.

portugalaj

~o: consciência, foro íntimo.

rusaj

~o: совесть, добросовестность; ~a: совестливый, добросовестный, сознательный.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [konsci1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2012/04/01 10:10:14 ]