tradukoj: be de en fr hu nl pt ru

3kont/o [1]

kontoTEZ

1.TEZ
EKON Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono: reguligi sian konton (pagi la ŝulditon); enskribi sumon en ies kontonB; malfermi konton al iu; havi kurantan konton ĉe sia bankiero, ĉe la poŝto; (figure) komerci je sia propra kontoB (estante la prirespondanta mastro); (figure) reguligi la kontojn kun iu (trakti iun laŭ lia merito; sin venĝi); (figure) la popolo postulos konton de la regantoj (postulos, ke ili pravigu siajn agojn); (figure) ŝuldi konton al iu (devi pravigi sian konduton antaŭ li).
2.TEZ
KOMP En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.

kontisto, kontregistristoTEZ

EKON Homo, kies ofico estas kalkuli la kontojn.

bankkonto

EKON Konstanta konto de ies deponaĵoj en banko: la sekretaj bankkontoj de ... Svislando [2].

ŝparkonto

EKON Bankkonto, el kiu deponinto longe ne elprenas, sed kiu kompense havigas al li konstantan renton: oni deponus similan sumon en ŝparkonto ĉe banko [3].

konteltiro

EKON Dokumento listiganta la spezojn de konto dum difinita tempodaŭro: vi povas ankaŭ ĉiam ricevi aktualan konteltiron, laŭpete [4].

tradukoj

anglaj

~o 1.: account; ~o 2.: user account; ~isto, : accountant.

belorusaj

~o 1.: рахунак; ~o 2.: уліковы запіс (карыстальніка кампутарнай сістэмы); ~isto, : рахаўнік; bank~o: банкаўскі рахунак; ŝpar~o: ашчадны рахунак.

francaj

~o 1.: compte (financier); ~o 2.: compte (informatique); ~isto, : comptable (profession); bank~o: compte en banque; ŝpar~o: compte d'épargne; ~eltiro: relevé de compte.

germanaj

~o 1.: Konto; ~isto, : Kontoführer, Buchführer; bank~o: Bankkonto; ŝpar~o: Sparkonto.

hungaraj

~o 1.: számla, kontó; ~o 2.: felhasználói azonosító, felhasználói számla; ~isto, : könyvelő, számlavezető; bank~o: bankszámla; ŝpar~o: takarékbetét, takarékbetét-számla.

nederlandaj

~o 1.: rekening; ~o 2.: account; ~isto, : boekhouder, accountant; bank~o: bankrekening; ŝpar~o: spaarrekening; ~eltiro: rekeninguittreksel.

portugalaj

~o 1.: conta; ~o 2.: conta.

rusaj

~o 1.: счёт; ~o 2.: бюджет пользователя, учётная запись пользователя; ~isto, : счетовод.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. R. Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8-9a
3. R. Rotsaert: Piramidaj investoj..., Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 24a
4. UEA: Financaj Servoj, 1995

[^Revo] [kont.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/11/05 13:10:10 ]